Kirgizio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
Kirgiziaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala kirgizia teamo partoprenas la olimpikojn.
La Kirgiza Olimpika Komitato aŭ formale la Nacia Olimpika Komitato de la Kirgiza Respubliko (kirgize Кыргызстан улуттук олимпиада комитети, plene Кыргыз Республикасынын Улуттук олимпиадалык комитетти) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1991 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.